ປະສາດຊາຍ
~castells de sorra~

Novaj spertoj

De kiam mi revenis el Hokkajdo, mi partoprenas en la juna grupo de la loka Hokkajda Asocio, nome “Higuma-kai”. Mi estas vere dankema al ili, ĉar danke mi havis la ŝancon viziti la landon de mia geavoj kaj faris staĝon tie dum 10 monatoj. Lastatempe mi preskaŭ ne eliras, sed ĉiumonate estas kunveno por diskuti pri nia agado kaj poste kutime iras vespermanĝi kune. Kiam estas evento en la asocio, mi pretas labori kiel volontulo. Mi neniam kunlaboris en organizado de ia ajn evento, do por mi estis tute novaĵo.

Dum la eventoj, mi spertis multajn aferojn, kiujn mi neniam antaŭe faris: laboris en la trinkvendejo, en la sporta renkontiĝo, en la kuirejo kaj ankaŭ helpis ŝarĝi kaj malŝarĝi la ŝarĝaŭton en la eventejo. Sed hodiaŭ, mi unuafoje laboris kiel kelnero. Estas la plej proksima al manlaboro kiun mi jam spertis. En la fino de la tago, mi sentas tute malsaman senton kompare al kiam mi laboris: korpo lacegas, sed menso mallacas. Ankaŭ, pro ke mi ne tre sociemas, mi pensas ke estas bona okazaĵo tion ekzerci.