ປະສາດຊາຍ
~castells de sorra~

La taja distindustrio

Mi estis ankoraŭ infano kiam mi unuafoje vidis skribaĵon en la taja. Tiam mi nur sciis ke Tajlando troviĝis en Azio, la kontinento kie troviĝis ankaŭ Japanio, la lando de miaj geavoj. Sed pro ke mi kreskis meze daŭra okcidenta influo, Azio estis por mi tro dista -ne nur geografie sed ankaŭ kulture.

Mi nur ekinteresiĝis pri Azio en la fino de mezlernejo kaj ĉefe dum altlernejo. Unue, pri la japana, sed poste, laŭvice, ankaŭ pri la korea, la ĉina, la tagaloga kaj la malaja/indoneza. Iom poste la cunamo en 2004, mi amikiĝis kun tajo, kiu ankaŭ estis fano de “Daa! Daa! Daa!”. De tiam, mi ekinteresiĝis pri la taja lingvo kaj populara kulturo kaj ekaŭskultis tajan muzikon.

Por mi, tajoj estas iom mistera. Kiam mi parolas kun ili angle, mi sentas ian nekompletecon, kiun mi tute ne scias kiel vortesprimi. Eble estas io, kion mi neniam kapablos kompreni sen lerni ilian lingvon kaj kulturon. Nu, eble tute ne menciinda, sed tajoj ankaŭ fizike allogas min.

Tajlando estas tutamonde konata pro ĝiaj hororaj filmoj. Malgraŭ tio, ke la popolo estas plejparte budisto, en la taja kulturo ankaŭ ne mankas referencoj al spiritoj, restaĵoj de iliaj pasintaj tradiciaj animistkredoj. Honeste, al mi ne tro plaĉas hororaj filmoj ĉar fine, anstataŭ ol timigi, ili ĉiam estas ridinde nekredeblaj, do mi preferas pli realismajn historiojn.

Tajlando estas ankaŭ tre fama pro ĝia toleremo por samseksemeco. Verdire, leĝe ili tre malfruas, sed, eĉ se en la taja societo malestimo kontraŭ gejoj (kaj ankoraŭ pli kontraŭ transseksuloj) ankoraŭ ekzistas , kompare al aliaj landoj ili senkomplekse parolas pri ĝi. Ne mirinde, televide abundas serioj kun gejaj aŭ transseksa roluloj, eĉ en junulserioj, ne ĉiam portretigitaj stereotipe: ne malofte ili estas ĉefroluloj, ili studas, laboras, enamiĝas kaj vivas kiel iu ajn.

Pro ke mi neniam sufiĉe lernis la tajan, por ĝui tajajn filmojn kaj dramseriojn, mi tute dependas je anglaj subtekstoj. Antaŭe, la nuraj haveblaj subtekstitaj filmoj estis tiuj aperigitaj en Ĉinio, kaj serioj/televidromanoj estis tute ne haveblaj. Tio nun ekŝanĝas nun, pro ke DVD-oj aperigitaj en Tajlando foje venas kun anglaj subtekstoj, estas multe da fansubtekstoj kaj grandaj televidkanaloj lastatempe ankaŭ subtekstigas kelkajn el siaj plej famaj serioj angle.

Jen reklamaĵo de la taja filmo “La juna miliardulo”:

Jen reklamaĵo de la plej fama taja junula televidromano “Hormones THE SERIES”:

Kaj jen reklamaĵo de junula televidromano “SOTUS THE SERIES”, bazita de GLAT-a novelo:

En Tajlando ŝajne tre popularas inter la junuloj radioprogramoj por demandi konsilojn, ĉefe amajn. Simile, estas programo nomita “รักจริงปิ๊งเก้อ” (veramo aŭ vanamo). Homoj vokas por dividi siajn nesolvitajn amproblemojn, kaj fine, la programo vokas al la alia persono por demandi ĉu li/ŝi akceptos lin/ŝin aŭ ne. Elektitaj historioj iĝas televidromanoj.

Ne longe antaŭe, mi malkovris tajan lerttelefonan aplikaĵon nome “TalkTalk” pere de kiu homoj povas babili kun famaj radiistoj kaj kundividi amhistoriojn. Poste, elektitaj historioj iĝas televidromano.

Samĝenre, estas ankaŭ “Club Friday The Series”. La televidromano estas bazitaj je elektitaj historioj kundividitaj en la samnoma radioprogramo:

Finfine, estas “Wifi Society”, kies televidromanoj devenas el afiŝoj de interretaj forumoj.

Eĉ se enhave ne ĉio estas interese, oni ĉiam povas lerni ion novan pri ilia kulturo.